En somero de 1994, pakistana profesoro partoprenis la unuan Azian Esperantan Kontreson en Shanhai, kaj vizitis Urumuqi dum la hejmreveno, mi vizitis lin en la hotelo.
En siaj tridek jaroj, la profesoro estis alta kaj bela kun okcidenta kostumo kaj ledaj sxuoj. Li estis bone klerigita en Europo, kaj liaj aspekto kaj kostumo estas malsamaj al tiuj de pakistanaj komercistoj, kiuj venis por vojagxo aux komerco.
Dum la babilado li montris al mi foton. Krom li, en la foto estas mezagxulino kun kvar aux kvin junuloj kaj knaboj. Fingre montrante la virinon, mi demandis, "Cxu via patrino?" "Ne," li respondis trankvile, "mia edzino."
Mi embarasigxis kaj tuj turnis la paroltemon.
Poste, mi auxdis de Lakvo, alia esperantisto en Urumuqi, ke la edzigxo de tiu profesoro estis arangxita de liaj gepatroj, kaj li estis cxiam malkontenta pri tio. Post du jaroj, mi auxdis, ke li eksedzigxis.
Mi ne scias, cxu mia demando plirapidigis la eksigxon de la geedzoj, inter kies agxoj estas diferenco. tamen mi sentis bedzuron pri la pakistana virino.
De post tio, kiam oni montras al mi fotojn, mi ne plu demandas, kiu estas en la foto. 作者: anniespera 时间: 2010-5-10 18:37
上面的译文有点错误的地方,下面作了修改:
Ne Forgesebla Leciono
En somero de 1994, pakistana profesoro partoprenis en la unua Azia Esperanta Kongreso okazigita en Shanhai. Kiam vizitis Urumuqi dum la hejmreveno, mi vizitis lin en la hotelo.
En siaj tridek jaroj, la profesoro estis altstatura kaj belaspekta en okcidenta kostumo ledaj sxuoj. Li estis bone klerigita en Europo, kaj liaj aspekto kaj kostumo estas malsamaj ol tiuj de pakistanaj komercistoj, kiuj venis por vojagxo aux komerco.
Dum la babilado li montris al mi foton. Krom li, en la foto estas mezagxulino kun kvar aux kvin junuloj kaj knaboj. Fingre montrante la virinon, mi demandis, "Cxu via patrino?" "Ne," li respondis trankvile, "mia edzino."
Mi embarasigxis kaj tuj turnis la paroltemon.
Poste, mi auxdis de Lakvo, alia esperantisto en Urumuqi, ke la edzigxon de tiu profesoro decidis liaj gepatroj, kaj li estis cxiam malkontenta pri tio. Post du jaroj, mi auxdis, ke li eksedzigxis.
Mi ne scias, cxu mia demando plirapidigis la eksigxon de la geedza paro, inter kies agxoj estas diferenco. tamen mi sentis bedauxron pri la pakistana virino.
Ekde tiam, kiam oni montras al mi fotojn, mi ne plu demandas, kiu estas en la foto.