佛学世界语词汇 http://esperanto.us/Budhanaj/21NoblaTaraPN.html#_1_ Arja’ Arja’ Honoriga titolo, signifanta Nobla. sanskrit/o La antikva, sankta lingvo de Norda Hindujo. monaĥ/o Ano de religia ordeno, submetita al specialaj reguoj. The Atisha Foundation Practice Manual, Lama Lobsang Yeshi Rinpoche and Martin Willson, The Atisha Foundation Press, (ne mendebla) In Praise of Tara, Martin Willson, Wisdom Publications, ISBN 0-86171-033-9 The Cult of Tara, Stephan Beyer, Univ. of California Press, ISBN 0-520-03635-2 La listo de eblaj obstakloj al meditada kariero estas ege longa. En tio, la virinoj havas iomete pli ol viroj, parte pro plusaj problemoj rilate al la korpo (tiam la kuracaj sciencoj ege primitivis) sed plej grave, pro socia subpremado. Ador-stern/i (tr) Montri sian adoron al io sankta per sterni sian korpon laŭlonge sur la grundo kun la vizaĝo frotanta la teron. Avalokiteŝvaro Nomo de budhana sanktulo, la Bodhisatvo de Kompato. Malpleno Kun majusklo, la pleja esenco de ĉio, pri kiu ĉiu ebla priskribo mankas. Du specoj de teruraj estuloj el hinda mito, loĝantaj en alia dimensio, sed kapablaj montri sin tie ĉi. Laŭ la ekstera interpreto: leonoj, elefantoj, fajro, serpentoj, ŝtelistoj, kaptiĝo, ŝippereo, kaj diabloj. Simbole tiuj signifas la spiritajn danĝerojn de fiero, iluziiĝo, kolero, envio, eraraj komprenoj, avareco, alligiĝo kaj dubemo. Mudr/o Simbola pozo de la korpo, aŭ de parto de la korpo, signifanta la rolon ludata de pozanto. Mantr/o Formulo, tirita el sankta libro, kaj ripetata dum la mensa koncentriĝo (ekzemple: Aŭm Tare Tuttare Ture Svaha! t. e. Omaĝo Liberigantino Savistino Sukceso-donantino Est’! ) Tantr/o Sankta teksto de la norda budhismo, en kiuj la sekretaj instruoj troviĝas. |
欢迎光临 佛学世界语社区 (http://budhano.com/bbs/) | Powered by Discuz! X3.4 |