佛学世界语社区

标题: Ombro de Oro--百喻经060 [打印本页]

作者: anniespera    时间: 2010-5-4 17:30
标题: Ombro de Oro--百喻经060
60. Ombro de Oro


  Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion.

  Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?" La filo respondis: "Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!"

  Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon." La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.

生词:

ombro (ombr·o) 影子,阴影
cisterno (cistern·o) ,
fosi (fos·i),
ĉerpi (ĉerp·i) 汲取
grimpi (grimp·i) 攀爬








欢迎光临 佛学世界语社区 (http://budhano.com/bbs/) Powered by Discuz! X3.4