Karaj amikoj:
Saluton !
Kiel menciite en la lasta letero, ekde la 1-a de januaro radikale renoviĝis E-elsendo de Ĉina Radio Internacia. En la venonta semajno vi aŭdos jenajn enhavojn.
Lunde, la 7-an de marto, Yun Ying kondukos vin al gazetara konferenco por ĉina ministro pri eksteraj aferoj dum la sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Poste estos mirinda koncerto de Erhu, prezentita de ĉina fama erhu-ludisto An Ruli kaj liaj lernantoj. Kaj plie, s-ro Han Zuwu, vicprezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio rakontos al vi pri disvolviĝo de ĉinaj fervojoj.
Marde, la 8-an de marto estas la Internacia Virina Tago. Yu Jianchao unue gvidos vin tuŝi koncernajn politikojn trafe pri la du sesioj (aŭ: pri la internacia virina tago). Poste Ŝi kondukos vin al Taiwan kaj muzeo pri manĝbastonetoj en Ŝanhajo. Fine Shanshan konigos al vi tri virinojn kaj iliajn rakontojn.
Merkrede, la 9-an de marto, krom koncernaj informoj pri la du sesioj, Li Lu proksimiĝos al s-ro Wang Yansong, reĝisoro de novforma dialoga dramo Fulmotondro. Plie estos intervjuo de Shanshan al veterana esperantisto s-ro Yu Tao kun la ĉeftemo: Kiamaniere fari efikan internacian komunikadon.
Ĵaŭde, la 10-an de marto, Ĝoja konigos al vi “du ĉinajn sesiojn de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco” en okuloj de ĉinoj, poste ŝi rakontos al vi pentristinon Zhuang Shouhong. Fine estos aparta intervjuo de Shanshan al s-ro Ragnar Baldursson, islanda diplomato en Ĉinio. Pri kio ili diskutos? Bonvole serĉu respondon en la intervjuo.
Vendrede, la 11-an de marto, Pluveta babilos kun vi pri enlaboriĝa problemo de diplomiĝintoj. Ni kune rigardu, ĉu servada komerco povas solvi la enlaboriĝan problemon de diplomiĝintoj. Samtempe bonvole sekvu s-ron Hideki Harada koni la japanan protekton al tradicia kulturo.
Karaj amikoj, estas menciinde, ke en nia retejo http://esperanto.cri.cn/radio/video.htm videblas videaj novaĵoj kaj nova elektronika revuo Mikrofone. Bonvole donu viajn komentojn kaj kritikojn.
Amike via,
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia