标题: 【转帖】2月7日到2月11日国际台世界语广播重点节目推介 [打印本页] 作者: Miaohui 时间: 2011-2-6 14:15 标题: 【转帖】2月7日到2月11日国际台世界语广播重点节目推介 作者:肖恒刚
Karaj amikoj:
Saluton !
Estas menciinde, ke en nia retejo http://esperanto.cri.cn/radio/video.htm videblas videaj novaĵoj. De la 7-a de februaro ĝis la 11-a de februaro estos la ferioj de Pinrtempa Festo, ni preparis specialajn programerojn por vi.
Laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, la 7-a de februaro estos la 5-a tago de la unua monato, kiu estas nomata “Po Wu”. Legendo diras, ke en tiu tago naskiĝis la Dio de Riĉeco, tial tiutage oni festenas, eksplodigas petardojn kaj faras diversajn celebrojn, kiuj simbolas la alvenon de la Dio de Riĉado.
Lunde, en la programo Tra la Mondo, Yunying prezentos al vi la devenon kaj kutimon de “Po Wu”, kaj la rakonton pri la feliĉa geedzeco.
Kio estas la feliĉo? Multaj opinias, ke geedzeco estas la fonto de feliĉo. En la programo, ni kune aŭskultos la rakonton de geedzoj Han Runfeng pri ilia feliĉa vivo.
La 8-an de februaro, estos la 6-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Ĉinoj ankoraŭ ĝuos festajn feriojn. La programo Tra la Mondo kontribuos miniaturan koncerton por la Printempa Festo. Estos klasikaj kompozicioj Ĉarma Nokto kaj Ĝojradia.
La temo de tiu tago estas monda kultura heredaĵo. Novembre pasintjare, UNESKO aprobis, ke akupunkturo kaj mokso de ĉina medicino kaj Pekina Opero enviciĝu inter mondaj kulturaj heredaĵoj. Mi kaj Xiaosong kune parolos al vi pri la ĉina akupunkturo, ĝiaj origino kaj evoluo. Sekve Selena prezentos francan junlon, kiu studas la ĉinan medicinon en Pekino.
La redaktorino de ĉi tiu programero Yu Jianchao deziras al vi Ĝojan Festotagon kaj bonan aŭdeblecon!
Merkrede, la 9an de februaro, Xiaoxiong prezentos al vi tre interesan lokon por turismado en Ĉinio. Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, havas multajn vindindajn lokojn. Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj multe progresis en Pekino la agrikulturo, industrio, kulturo, scienco, edukado, higieno kaj aliaj aferoj. En la pregramo Tra la Mondo Xiaoxiong rekomendos al vi la vidindajn lokojn en Pekino.
La 10-an de februaro, en la programo Tra la Mondo, unue ni atentos la ĉinan Printempan Feston, poste estos rakonto pri pentristino Wang Yingchun, kiu senĉese klopodas por disvolvi ĉinan tradician pikturon
La 11-an de februaro, vendrede, Pluveta rakotos al vi pri tio, ke de la komenco de 2010, oftege aperas la vortoj "malalta karbono" en la vivo de popolanoj. Pro multaj kialoj, ekzemple rapidigo de la ŝanĝo de ĉina ekonomi-disvolva maniero kaj okazigo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, "malalta karbono" fariĝis la plej atentata de la publiko. Malaltkarbona vivmaniero estas nuna populara koncepto. En la programero vendrede, Pluveta babilos pri malalta karbono kaj mediprotektado.
Okaze de la 30-a datreveno de la fondiĝo de Pekina Esperanto-Asocio, multaj ĉinaj kaj eksterlandaj esperantistoj unu post alia esprimis grantulojn kaj bondezirojn. De la 7-a ĝis la 11-a de februaro, en la programo Inter Ni prezentita de Shanshan, vi aŭdosne nur raportojn pri la 30-jariĝo de PEA, sed ankaŭ intervjuojn al Ragnar, islanda diplomato en Ĉinio, Ivanka, specialistino de El Popola Ĉinio, Gabrielo Corsetti, kaj aliaj. Karaj amikoj, bonan aŭdeblecon al vi!
Karaj amikoj, se vi volus pli multajn informojn, bonvole vizitu nian retejon: http://esperanto.cri.cn.
Bonvole donu viajn komentojn kaj kritikojn.
Feliĉan Printempan Feston!
Amike via,
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia